@ai_indigo 英語からエスペラントはどの程度あやしいかわかりませんが、日本語からエスペラントはかなりあやしいです。エスペラント訳されず、英語訳されることもありますし :)

@ai_indigo La retejo kiun vi menciis estas ja.lernu.net ? レルヌでしょうか?

@Vanege Ĉi-vespere mi spektos ĝin. Mi estas unu el la apogantoj de la Esperanto-Komunumo. Mi konstruis la konstruaĵojn de la lando, kaj Dorina kaj Babilonto ornamis ilin per virtualaj kreskaĵoj kaj aliaj aĵoj. Iam multaj esperanto-parolantoj vizitadis la landon, sed jam ne. Ankaŭ mi mem, ĉar mankas al mi samhorzonanoj. :(

@DidierJanot @ai_indigo Saluton. Jes, pere de kradvortoj oni povas facile trovi hupojn kiuj rilatas al la kradvortoj. Mi tamen eĉ en Tvitero ne kutimas uzi kradvorton.

Finfine mi sukcesis aniĝi al socia.esperant.io. Ĉu en la hupejo troviĝas nur esperanto-uzantoj? Nur hupoj en esperanto?

@yKasumi Jes, kaj laŭ mi la lingvo estas sufiĉe vaste uzata. Mi tute ne sciis, ke ankaŭ vi parolas en la lingvo, ĉar en via tempolinio nenia hupo en esperanto.

kaj la saman hupon pri socia.esperant.io iu japano ŝatis (laŭ la traduko de Mastodonto favoris).

Fluglegante ties tempolinion mi trovis ke tiu ofte diskonigas ies hupojn.

Ha, iu nekonato ĵus diskonigis mian lastan hupaĵon (aŭ hupon?) pri socia.esperant.io. Mi ne scias, ĉu tiu parolas en esperanto.

kaj mi ankoraŭ ne sukcesis aniĝi al socia.esperant.io.

Ha, oni povas sekvi ankaŭ homojn kiuj hupadas en alia servilo.

@ai_indigo Kiel vi lernas esperanton? Mi ellernis la fundamenton de la lingvo per la lernolibro "Esperanto en kvar semajnoj"

どのように学ばれていますか? ぼくは大学書林「エスペラント四週間」で基礎を学びました :)

@ai_indigo Saluton! Mi estas japano loĝanta en la urbo Tokio. Ankaŭ mi komencis lerni esperanton, sed antaŭ multaj jaroj :) Ĝojplenan lernadon!

Laŭ mia impreso oni povas pli facile mastodontumi per retumilo ol per klientoaplikaĵo Amaroq.

Aperis longe atendata (de mi) la februara numero (BA28, ne aprila!) de la literatura revuo Beletra Almanako al kiu mi kontribuis per mia mallonga originala rakonto "Fina venko". Aĉetu ĝin kaj legu mian rakonteton! Ne hezitu, ĉar en la numero vi certe trovos pli interesajn kaj legindajn. Fakte en la numero oni povas legi verkojn de almenaŭ kvar personoj kiujn mi sekvas en Tvitero. goo.gl/BEM7ox

En App-vendejo mi trovis senpagan hupilon (pormastodontona klientaplikaĵo) Amaroq. Oni ja povas uzi mastodon.cloud en esperanto (mi ne scias ĉu ankaŭ la aliajn servilojn oni povas uzi en esperanto), sed bedaŭrinde la aplikaĵon ne. Per ĝi oni nur povas toot-i, sed ne povas hupi. Hup!

Show older
mastodon.cloud

Everyone is welcome as long as you follow our code of conduct! Thank you. Mastodon.cloud is maintained by Sujitech, LLC.