Finfine mi sukcesis aniĝi al socia.esperant.io. Ĉu en la hupejo troviĝas nur esperanto-uzantoj? Nur hupoj en esperanto?

kaj la saman hupon pri socia.esperant.io iu japano ŝatis (laŭ la traduko de Mastodonto favoris).

Fluglegante ties tempolinion mi trovis ke tiu ofte diskonigas ies hupojn.

Ha, iu nekonato ĵus diskonigis mian lastan hupaĵon (aŭ hupon?) pri socia.esperant.io. Mi ne scias, ĉu tiu parolas en esperanto.

kaj mi ankoraŭ ne sukcesis aniĝi al socia.esperant.io.

Ha, oni povas sekvi ankaŭ homojn kiuj hupadas en alia servilo.

Laŭ mia impreso oni povas pli facile mastodontumi per retumilo ol per klientoaplikaĵo Amaroq.

Aperis longe atendata (de mi) la februara numero (BA28, ne aprila!) de la literatura revuo Beletra Almanako al kiu mi kontribuis per mia mallonga originala rakonto "Fina venko". Aĉetu ĝin kaj legu mian rakonteton! Ne hezitu, ĉar en la numero vi certe trovos pli interesajn kaj legindajn. Fakte en la numero oni povas legi verkojn de almenaŭ kvar personoj kiujn mi sekvas en Tvitero. goo.gl/BEM7ox

En App-vendejo mi trovis senpagan hupilon (pormastodontona klientaplikaĵo) Amaroq. Oni ja povas uzi mastodon.cloud en esperanto (mi ne scias ĉu ankaŭ la aliajn servilojn oni povas uzi en esperanto), sed bedaŭrinde la aplikaĵon ne. Per ĝi oni nur povas toot-i, sed ne povas hupi. Hup!

Ha, la vorto "HUP!" estas esperanta. En la angla "TOOT!".

Kion signifas "HUP!"? Ĉu "HUPO!"? Bone, mi do hupu!

mastodon.cloud

Everyone is welcome as long as you follow our code of conduct! Thank you. Mastodon.cloud is maintained by Sujitech, LLC.